http://myblog.de/kuniklo
http://myblog.de/kuniklo



http://myblog.de/kuniklo

  Startseite
  Archiv
  Gästebuch
  Kontakt
 


http://myblog.de/kuniklo

Gratis bloggen bei
myblog.de





La Proverbaro Esperanta

Pozicio de la verko laŭ formala vidpunkto
Zamenhof postlasis al la Esperantistaro grandegan verkon. Ĝin konsistigas:
1. la lingvo Esperanto mem, kiun ni pli-malpli bone ellernis kaj
kiu estas uzata ĉiutage 24 horojn ĉirkaŭ la tuta tera
globo.
2. tradukoj kaj originala verko, poezia kaj proza.
La Proverboj estas en formo kaj rima kaj nerima. Kaj en la Proverbaro Esperanta troviĝas ne nur 2630 proverboj, sed ankaŭ frazeologiaĵoj, proksimume dek procentoj, kiuj tute ne estas proverboj, sed nur du- tri- vortaj esprimoj aŭ t.n. parolturnoj.

Jam antaŭ duona jarcento Gaston Waringhien, unu el niaj plej prestiĝaj verkistoj,eseistoj, gramatikistoj kaj akademianoj, lamentis ke regas „tia nescio“ pri tiu ĉi verko de Zamenhof.
Eĥo
Fakte la „Proverbaro Esperanta“ estas probable la malplej konata tradukaĵo de Zamenhof.
Kaj Waringhien daŭrigas ke tiu nescio estas tute ne meritita kaj eĉ malbonfara klarigante: “ ĉar nenio estas pli efike servi al la fortika unueco de nia parola kaj skriba lingvo, kiel la posedo, la aktiva posedo de komuna trezoro el figuraj, bildoplenaj kaj tute pretaj parolturnoj, kies internacian kompreneblecon oni ne bezonas kontroli.
Entuziasme kaj energie mi subtenas tiun opinion. Fakte Esperanto estas lingvo kiel la naciaj lingvoj kaj kiel tiaj ĝi devas sekvi la regulojn validaj por ĉiuj lingvoj.
Kaj ĉiuj lingvo konsistas el:
Gramatiko: tion ni komparu kun la skeleto de la homa korpo
Vortaro: tion ni komparu kun la viando
Sed vortaro kaj gramatiko, do skeleto kaj viando evidente ne sufiĉas por konsistigi homan korpon.
Solaj ili lasus nin, la lingvouzantojn, kiel senhelpajn bebojn. Ni ne povus klasigi niajn sensimpresojn, ni estus nekapablaj ordigi niajn movojn. Mankus ja la nervoj, la muskoloj kaj ilia aŭtomaj orĥestra kaj refleksa kunludado.
Utilaj parolturnoj
Ni prenu jenajn ekzemplojn:
Kiam vi bezonas ies helpon kaj subtenon:
Karesi al iu la barbon
Kiam vi serĉas ies atenton aŭ volas ion emfazi:
Streĉu la orelojn,
Streĉu la okulojn,
Aŭ kiam vi venis al la fino de via nerva elasteco vi riskas
Streĉiĝi el la haŭto.
Aŭ kiam iu interrompis vian pensan fluon
Ŝiriĝis via fadeno sur la bobeno.
Kiam vi trovis la taŭgan metodon por solvi problemon:
Sola vojo libera al la fundo rivera.
Kiam vi estos en dialemo, en embaraso:
vi vin trovas en situacio (ŝajne) sen eliro.

Aŭ kiam vi volas paroli pri homo inside danĝera.
Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
Ĉar tia homo ĉiam provos trompi vin:
Li ŝutos polvon en viajn okulojn.


Kiam vi renkontas amikon sur la strato kaj demandita pri via farto

vi ne povas fanfaroni pri via farto,

Oni povus citi amason da tiaj parolturnoj en la konversacio apenaŭ malhaveblaj.



Ni lernas tutan amason da vortoj, kiuj povas esti utilaj kelkaj estas eĉ iom fakaj:

Ekz pri fiŝoj: Kiu estas la rabofiŝo kiu foje troviĝas sur nia tablo kiel gusta manĝaĵo?

La ezoko, la gobio:

Jen la proverbo:

Se ezoko piiĝas, gobio ne dormu.

Tiom pri la utileco por via vortostoko.



Nun mi revenu al la proverboj propre.

De kie do, la lingvo ĉerpas tiujn elementojn? Nu, simple el la konkretaj, ĉiutagaj spertoj de la popoloj.

Popola saĝo kritikita, denigrita, denuncita

Ĵus mi laŭdis, ja aplaŭdas nian grandan Waringhien. Sed tamen mi ne volas kaj mi devas ne subteni personan kulton, eĉ se temas pri Esperantisto. Fakte Waringhien enplektiĝis en reto de kontraŭdiroj: Bv. aŭskulti kiomgrade nia akademia majstro sin distancigas de la enhavo de la popolaj proverboj: „vi estos frapita ne nur de la trivialeco, se ne diri de la sennobleco de ilia moralinstruo, sed ankaŭ ofte de iliaj kontraŭdiroj.

Waringhien, ekz, moke demandas: „Se ventro malsata orelon ne havas, ke se sata stomako ne lernas volonte – kian tempon do elekti por instrui la homojn?



Defendo de la proverboj



Nu, kiun momenton vi, karaj aŭskultantoj, vi proponus al nia kara Waringhien por respondi al lia demando?

Kial Waringhien ne legis la proverban saĝon, ke oni evitu la ekstremojn?

En proverba formo:

Ĉio supermezura estas terura.

Aliloke li koncedas ke eble estas vere, ke la dorm‘ estas bona, se mankas la mono, sed se jes, li hezitas, pri tiu alia aserto, ke ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas. Ni povas diskuti pri tiu ŝajna kontraŭdiro: Se oni nur ŝanĝas la proverbon de: la dorm‘ efikas bone, se mankas la mono, anstataŭ











estas bona, se mankas la mono, kaj jam la bildo estas alia. Aŭ alia klarigo? Oni povas sin demandi kial nia sagaca Waringhien tian ideon ne ekhavis.

Kaj nun pri la sennobleco de la moralinstruo de la popolaj proverboj, kiun denuncas nia akademiano.

Nu, ankaŭ tiun flankon ni esploru kaj trakribru:



Temaro de la proverboj

Konsilado, konsolado kaj avertado kontraŭ naiveco, instigo al prudenta, do antaŭvida sinteno, al etike altaj valoroj jen la temaro de la proverboj. La proverboj ja scias:

Vivon travivi estas art‘ malfacila.

Pri konsilado mi citu:

Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.

Foresto de ofendo estas plej bona defendo.

Nenie semata, ĉie trovata.

Ne temas pri konsilado de nenionfarado, kiel iuj pigruloj eble nun flaras,

sed pri malfermado de la okuloj tiel ke oni sentu feliĉon atente ĉiutage rigardi floron, la vesperan sunsubiron aŭ la ĝuon de peco de muziko, kanto de birdo aŭ aromo de freŝa taso da kafo.

La proverbo admonas agi en propra respondeco

Ĉiun demandu, sed mem vi komandu.

Ĝi admonas kontraŭ pigreco, nelaboremo:

Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.



Kontraŭ sinĝeno:

Demando ne kostas, demando ne devigas.

Kontraŭ memkompato:

De plendo kaj ploro ne foriĝos doloro.

Kaj tre praktike kaj ankaŭ science pruvite:

De tro da pano venas malsano.













Nun pri konsolado, kaj kuraĝigaj vortoj:

kiam viaj rimedoj por solvi problemon ne ŝajnas adekvataj:



Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.

Per bezono venas mono.



Aŭ kiam vi estas en depremita fazo de via vivo

la proverboj memorigos vin pri la fino de la tunelo:

Ankaŭ al via nesto venos iam la festo.

Ankaŭ al vi la suno eklumos.

Se iu faris al vi damaĝon aŭ ofendon, jen konsolo:

Ankaŭ diablo tondron suferos.

Aŭ se kulposento vin turmentas:

Peko kaj eraro estas ecoj de l’homaro.

Favorata temo de la proverbo estas averto kontraŭ la naiveco. Do ni iru al orientala bazaro kun nia proverbaro

kaj ni vidu kiun konsilon ni legas:



Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.

Kiu promesojn faras, ne avaras.

Ĉiukaze ne tro multe aĉetu, restu prudenta:



Ŝuldo ne bruas, sed dormon detruas.

Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.

Ĉu estus malnoble averti homojn kontraŭ malŝparo kaj ŝuldoj?

Ofte la proverboj avertas kontraŭ neglektado de ŝajne bagatelaj detaloj.

Por najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.

Ne maro dronigas ŝipon sed la ventoj.

Kulo neniom valoras, sed ĝia piko doloras.



Pri etika sinteno:

Ne faru malbonon, ĉar vi pagos por ĝi:

Bastono batas, bastono resaltas.

Estu kompatema, eĉ al la plej humilaj vivantuloj:

Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.













Kion ni hodiaŭ diru pri la teruroj de bestotransportoj? Aŭ de amasa bredado de besto por flati al nia palato je laŭeble malalta prezo.

Ĉu nian amikon Waringhien naŭzis bona kotleto?



Aŭ:

Profiton celu, sed aliajn ne pelu.

Se la hodiaŭaj miliarduloj, la manaĝeroj de la grandaj konzernoj tiun kon- silon nur pripensus kaj respektus!

Aŭ en antikva tempo la potenculoj ofte ellasis sian koleron pri malbona kaj malagrabla mesaĝa al la sendinto. Ofte ili severe punis, eĉ mortigis lin.

Sed kiel admonas la proverbo:

Sendito nur portas: kion oni ordonis, li raportas.



Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.

Relativeco de la asertoj proverbaj

La popolaj proverboj fakte konsistigas kolektivan sperton troveblan ĉe ĉiuj popoloj, sub ĉiuj klimatoj, zorge transdonitaj kaj transdonataj tra la jarcentoj.

Kaj same kiel la persona sperto, ankaŭ la kolektiva sperto ne povas ne esti nur relativa. Ekzemple iu proverbo diras:



Almozoj ne malriĉigas.

Nu, testu la verecon de tiu proverbo.

La situacia limiteco de la proverboj

- Al homo malsprita kaj de submezuma inteligento la proverboj ne utilos. Cetere sperto estas relativa. Ekz. la kolektiva sperto trovebla en historio: Iuj diras: Historio ne estas pro lerni kiel ŝtatoj kondutu. Tio signifas: Ne eblas separi sperton de iu specifa okazo de sia kunteksto, de sia specifa situacio.

Ekz. se proverbo diras:

Se junulo ne lernis, maljunuloj ne scias

Tiu proverbo ĝis antaŭ du, tri generacioj plene validis, ĉar en tiuj epokoj ĉiuj scioj kaj konoj estis









transdonataj de la maljuna generacio al la infanoj

Sed hodiaŭ ne malofte la juna generacio instruas la malpli junan. Ekz. pri teĥnikaj aferoj, kiel komputiloj. Hodiaŭ estas regula afero ke ni bezonas lerni sciojn kaj lertecojn kiuj en nia juneco ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj fakte multe da maljunuloj atingas altajn sciojn kaj konojn.

Kie la proverboj priskribas homajn trajtojn, denove ili subsumas nur la plej ĝeneralajn observojn pri homaj konduto, sinteno kaj reago.

Ekz. kiam la proverboj klarigas kiel nobeluloj agis, ili ĝenerale traktis simplajn homojn desupre. La proverboj do ne klarigas la konduton de Gaŭtamo Budho. Li traktis kunhomojn nur laŭ iliaj meritoj, la kastan sistemon en sia komunumo lin naŭzis kaj li ĝin forigis. Ĉu la proverboj povis antaŭdiri la konduton de Nelson Mandela?

Ĉu ni ne ankaŭ nomu nian majstron Zamenhof, kiu materie neniel profitis el sia laboro, tute male, kvankam malriĉa, investis propran monon kaj la monon de sia edzino kaj de la bopatro por savi sian lingvon el oftaj grandaj embarasoj.

Ankaŭ sociologo priskribas nur la ĝeneralajn regulojn, same la psikologoj faras.

La popolaj proverboj konsistigas plej fajnan psikologion. Kiam ekz, la pro-verbo konsilas:

Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.

La aŭskultanto scios, ke postulante servon oni ligu tiun postulon kun agrablaj vortoj.

Estus malfacile trovi eĉ nur unu proverbon kiu pravigus la aserton de Waringhien pri sennobleco de la proverboj . Tial oni ne bezonas miri ke Waringhien citas eĉ ne unu ekzemplon. Tute male: La Proverbaro abundas

de proverboj pri home nobla konduto: Kio nun, laŭ la proverboj, estas la nobla celo? Honoro aŭ gloro ne. Ili ne trovas aplaŭdon en la popola saĝo.

La proverbo estas kategoria:

Fiŝo serĉas dronon, homo bonon.



























Jen la vera bildo de homo. Same kiel la besto per sia instinkto senerare trafas sian destinitan celon, same homoj bone alvojas sian al ili destinitan celon, nome la bono, kiam ili sekvas sian intuicion.

Sed kio estas la bono? Difini tiun bonon tio signifus deklari dogmon. Tion ni ne atendu de la proverboj, tro prudenta estas la tradicia saĝo de la popoloj por fali en tiun kaptilon ĉar libereco kaj dogmeco ne akordas.

La homa celo do estas la bono.

Sed kiel ĝin atingi?

Strebado, penado, sindono, jen la respondo de la proverboj:

Ne taŭgas iuj piaj, bonintencaj fantazioj, for de la reala vivo:

Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.

dekretas la proverbo

Kaj ĝi rekomendas aktivecon kaj longdaŭran, obstinan laboron:

Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.

Kaj se intervenas obstakloj la proverbo trankviligas, konsolas, kuraĝigas:

Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.

Kaj plue:

Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

Kiu estas spertulo? La plej granda sperto troviĝas en la popola tradicia saĝo.Oni povas diri leĝe kaj rajte ke

la popola saĝo trovebla en la proverbaro, bone komprenite, estas unu el la plej bonaj gvidiloj al kontenta, sukcesa kaj feliĉa vivo.

Personaj kaŭzoj de malŝato

Sed Waringhien sin provas tiri el la afero deklarante:

Kio cetere ne malhelpas ke tiuj proverboj ekzistas en ĉiuj lingvoj ... kaj la proverboj kontentigas la trajtojn en la menso de la primitivuloj aŭ de la malkleruloj.

Primitivuloj aŭ de la malkleruloj: jen vi havas perfidigan sugeston: Ne mankas kvalito en la popola saĝo, humileco de la akademia kritikanto kaj senpartieca prijuĝa kapablo mankas. Waringhien estas nazsupra, brustoŝvela.snobisma











parizano. Tamen li havas grandegajn meritojn en Esperantujo kaj eĉ pri la Proverbaro Esperanta.

Tiom pri la enhava aspekto de la proverboj.

Proforma kritiko

Plue, nia granda verkisto denuncas la ŝaton de primitivuloj kaj malkleruloj de konkretaĵoj (do malŝaton de la abstraktaj ideoj). Nu tia aserto neniam devus veni el la plumo de poezia verkisto, neniam li devus tiel insulti siajn legantojn kiel primitivulojn kaj malklerulojn. Bildoj estas ja la elek-siro de la poezio: La poeto ne trivialas: „Estis vespero“. Li preferas skribi: „ La arbaro estis kvieta kaj el la herbejoj leviĝis la nebuloj.“ Ĉar: ju pli konkrete, des pli elvokiva la versiko. Kaj tio efikas ne nur la primitivulojn, sed ankaŭ impresas intelektulojn kaj klerulojn. Ne nur frida intelekto, ankaŭ varma koro kaj sangovivaj emocioj konsistigas ne nur la junan homon. Sed nia Waringhien, li daŭrigas draŝi la primitivulojn: „La proverbo estas la citaĵo de la senklerulo, proverbaro – lia retoriko.“

Kiel la proverbo scias ke:

Kiu bati volas, trovas bastonon.

Aŭ:

Por hundon dronigi, oni ĝin nomas rabia.

Waringhien denuncas, draŝas kaj nigrigas la proverbojn el du vidpunktoj:

Pro la enhava valoro

Pro la formo - laŭ lia gusto ne sufiĉe abstrakta

Kiel ne surpriziĝi pro lia miro ke la proverboj estas malestimataj kaj ignorataj? Lia propra desupra, snobisma sinteno ja plene akordas kun tia situacio.

Alprecado de la traduko

La tradukan laboron de la proverboj Waringhien tamen admiris, laŭdis kaj elokvente aplaŭdis.

Sed antaŭ ol pritrakti tiun temon, mi diru iom kiel Zamenhof ekhavis la ideon okupiĝi pri la proverboj: La historio estas kurioza:

Historio de la Proverbaro

Unua apero

Kiam lia patro, Markus Zamenhof, eksinstruisto ĉe la Varsovia Reallernejo, kompilis - por pedagogia celo - plurlingvan proverbaron, la filo, gvidata de nemankebla









lingva intuicio pretigis Esperanto-tradukon kaj publikigis la proverbaron sub la titolo:

Kompara Rus-Pol-Franc-German-Esperant-Latin- Hebrea Frazeologio. Ĝi aperis ĉe la prestiĝa franca eldonejo Hachette en Parizo en 1910.

30aj jaroj - Rossetti

Dum simplaj esperantistoj normale ignoris la proverbojn, tamen estis pluraj aŭtoroj kiuj ĉerpis el tiu ĉi fonto. Ekz. la gefratoj Rossetti en la tridekaj jaroj de la lasta jarcento.

Stafeto 1961

En 1961 C. Rogister alfabete ordigis la proverbojn kaj provizis la kolekton kun la nomo: Proverbaro Esperanta per indeksoj tre utilaj por la leganto kaj uzanto de la libro.

Lingva intuicio – poezia sentemo

Antaŭparolon por tiu libro skribis, divenu nur - nia amiko Waringhien.

Kial Waringhien faris tiun paŝon, li, kiu tiom malestimis la popolan saĝon en la formo de la proverboj.

Nu, li havis - kiel mi jam menciis - grandan admiron por la majstra traduko de Zamenhof.

Li rimarkis ke „ne estas io facila imiti arte la produktojn de la popola cerbo aŭ doni al frazoj - en tute nova lingvo - la patinon de la jarcentoj. Plejmulte el liaj proverboj tuj fiksiĝas en la memoro, impresas kvazaŭ ili ekzistus de ĉiam. Efektive li sciis lerte imiti la ritmon de la alilingvaj proverboj, tiun rimon, kiu same kiel en la bibliaj versoj estas preskaŭ ĉiam duopa.

Se vi faras vin ŝafo,

la lupo vin manĝos.

Li sciis redoni ilian belsonecon, dank‘ al la uzado jen de puraj rimoj:

Homo esperas

morto aperas.

Jen de rimoj asonancaj:

Sen fajro

ne brulas eĉ pajlo.













Dua kaŭzo por la fervoro de Waringhien: unu jaro antaŭ la apero de la libro la tre distingita universitato de Ĝenevo publikigis francan proverbaron kun la germanaj, anglaj, hispanaj kaj nederlandaj ekvivalentoj por la uzado de la ne malpli distingitaj interpretistoj ĉe la UNOaj organizaĵoj. Se tiu precedenco inspiris la iniciativon de la serio Stafeto mi ne scias, sed ĝi eble stimulis nian amikon Waringhien sin okupi pri la Proverbaro Esperanta almenaŭ tiom, ke li konsentis skribi la antaŭparolon kaj ke li varme rekomendis al ni la studadon kaj uzadon de la proverboj.

Eldono KAVA-PECH

HEn la lasta jaro la eldonejo Kava-Pech eldonis logan libreton de D-rino Sabine Fiedler kaj Pavel Rak. Temas pri tre modesta nombro da proverboj akompanataj de klarikoj kaj ekzemploj el publikaĵoj de la lastaj du jardekoj kaj kun amuzaj desegnoj de s-ro Rak. Sekvas ankaŭ ekvivalentoj en la angla, ĉeĥa, franca kaj germana, malpli en la nederlanda.

Vojo

al enmemorigo

Jam antaŭ jaroj, mi cerbumis kiel komuniki mian raviĝon pri la proverboj tiel ke ankaŭ aliaj ĝuu kaj fruktuzu tiun nian komunan trezoron kiu vere indas esti konata kaj vaste

uzata.

Tiucele mi evoluigis kartludon, kiu taŭgas por tri, kvar, ses kaj naŭ ludantoj. Kaj mi invitas vin ludi kun mi kaj viaj geamikoj kaj mi ĝojus, se vi same kiel mi ekkonus multajn proverbojn pri la popola saĝo de multaj nacioj kaj pluraj jar-

centoj, se ne de jarmiloj.

Estas por mi vera bezono, danki al vi pro via longa, pacienca atento, via intereso kaj kundiskuto.

















13.2.14 18:00
 


Werbung


bisher 0 Kommentar(e)     TrackBack-URL

Name:
Email:
Website:
E-Mail bei weiteren Kommentaren
Informationen speichern (Cookie)



 Smileys einfügen



Verantwortlich für die Inhalte ist der Autor. Dein kostenloses Blog bei myblog.de! Datenschutzerklärung
Werbung